Vin amas mia kor'

(Originala titolo: Eu sei que vou te amar)
Verkis: Tom Jobim k Vinicius de Moraes
Traduko: Jorge das Neves

Vin amas mia kor'
dum mia tuta vivo, mia kor'
je ĉiu adiaŭo, mia kor'
kaj nepre kun pasio amas mia kor'!
En ĉiu verso kantas mi
ke vin mi amas
ke ardas mia kor'
dum mia tuta vivo...

Se vi promenas for
vi estas la konstanta rememor'
kaj post via reveno ĝojas mi
ke nia amo floras pli kaj pli
Denove malesper',
l' eterna malfeliĉo kaj sufer'
se nova la disiĝo daŭros ja
dum mia tuta vivo...


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
Mi amos ĉiam vin

2 comentários:

  1. Esperanto estas tiel fleksebla lingvo, ke per ĝi rajtas nia komunumo ĝui pli ol unu versio same geniaj... Gratulon al la tradukintoj.

    ResponderExcluir
    Respostas
    1. Vi pravas, ĝi estas tiom fleksebla, ke ĝi estas mem poezio.

      Excluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!